Kuprobrusta galbulo
Kuprobrusta galbulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kuprobrusta galbulo (femalo)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Galbula pastazae Taczanowski & Berlepsch, 1885 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kuprobrusta galbulo ( Galbula pastazae [1] ) estas neotropisa birdospecio el la familio de la galbuledoj. Ĝia natura vivejo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj de la flankoj de Andoj, en Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo, inter altitudoj de 600 – 1 700 metroj [2]. Ĝi estas endanĝerigita pro habitatodetruo.
La arealo [3] de la specio kongruas kun tiu de la ekoregiono Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Averaĝe la birdo longas 24 centimetrojn. La dorso estas ŝanĝbrile verda, pli blua je la kapo; la brusto estas metalece verda; la ventro kaj la gorĝo briko-koloraj. La beko estas longa, sufiĉe rekta kaj nigra; la okuloringo estas oranĝkolora [4]. La femalo havas okulfrapan ruĝecan makulon je la gorĝo[5].
Vivmaniero
[redakti | redakti fonton]La birdo preferas la malaltajn branĉojn, inter 1,5 kaj 4 m de alteco[2] , speciale en maldensejoj apud ĉeriveraj areoj, vojoj kaj faligintaj arboj [4] . Ĝi nutriĝas per insektoj, prefere per koleopteroj, vespoj kaj lepidopteroj [2]. La nesto estas kurbiginta galerio, 50 centimetrojn profunda, en teraj parietoj je altecoj inter 1,5 kaj 2 metroj[4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jacamará Cobrizo (Galbula pastazae) Taczanowski & Berlepsch, 1885 en Avibase.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 López Lanús, Bernabé 2002. "Galbula pastazae"; Renjifo, L. M., A. M. Franco-Maya, J. D. Amaya-Espinel, G. H. Kattan y B. López-Lanús (eds.) Libro rojo de aves de Colombia: 272-274. Bogotá: Instituto de Investigación de Recursos Biológicos Alexander von Humboldt.
- ↑ Arealo de la specio : serĉu Galbula pastazae Arkivigite je 2011-09-07 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ 4,0 4,1 4,2 Freile, Juan F. y Elisa Bonaccorso 2001. Galbula pastazae; Aves de Ecuador. hispane
- ↑ Schulenberg, Thomas S. 2007. Birds of Peru: 260. Princeton University Press. angle
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kuprobrusta galbulo. angle laŭ Internacia Ruĝa Listo de Endanĝerigitaj Specioj
- BirdLife Species Factsheet.[rompita ligilo] angle
- Pri la hispanaj nomoj de pegoformaj birdoj. Arkivigite je 2011-12-23 per la retarkivo Wayback Machine hispane